Strona:Leo Belmont - Jak nauczyć się esperanta.pdf/4

Ta strona została uwierzytelniona.
POLAJ KANTOJ LABORISTAJ
I

1. Levu kuraĝe nian standardon,
2. Kvankam ventego kontraŭa bruas,
3. Kvankam perforto tenadas gardon,
4. Kvankam nin vivo ŝarĝa detruas!

5. Ĉar ĝi — standardo por tut‘homaro,

6. Labor-triumfo, kant‘ de justeco,
7. De reviviĝo glora fanfaro,
8. Aŭroro de la monda frateco!

9. Kiam malsatas aro labora,
10. Hont‘ en volupta dronadi koto,
11. Junulo estus do malhonora,
12. Se timus iri sur eŝafodon!

13. Vane mortigo l‘ ideon neos,
14. Ĉia sangero estas venkonto…
15. Brulu sakt‘ fajro!… Multaj pereos,
16. Sed nia estos bela estonto!

17. Iru antaŭen,
18. Sangan batalon,
19. Pro idealo —
20. Marŝ, marŝ, rapide!…