al vi en tiu lingv͵o, kaj mi eĉ unu vort͵o͵n ne al͵met͵as en ali͵a lingv͵o, tiel kiel se ni tut͵e ne kompren͵us unu la lingv͵o͵n de la ali͵a. Respond͵u al mi, ĉu vi efektiv͵e kompren͵is kio͵n mi skrib͵is. Se la afer͵o propon͵it͵a de la aŭtor͵o est͵as efektiv͵e bon͵a, oni dev͵as per ĉiu͵j fort͵o͵j li͵n help͵i. Kian mi hav͵os vi͵a͵n respond͵o͵n, mi send͵os al vi la libr͵et͵o͵n; montr͵u ĝi͵n al ĉiu͵j loĝ͵ant͵o͵j de vi͵a urb͵et͵o, send͵u ĝi͵n ĉiu͵n vilaĝ͵o͵n ĉirkaŭ la urb͵et͵o, ĉiu͵n urb͵o͵n kaj urb͵et͵o͵n, kie vi nur havas amik͵o͵j͵n aŭ kon͵at͵o͵j͵n. Est͵as neces͵e ke grand͵eg͵a nombr͵o da person͵o͵j don͵u si͵a͵n voĉ͵o͵n — tian post la plej mal͵long͵a temp͵o est͵os decid͵it͵a afer͵o, kiu pov͵as port͵i grand͵eg͵a͵n util͵o͵n al la hom͵a societ͵o.
Sur la kamp͵o, for de l’mond͵o,
Antaŭ nokt͵o de somer͵o
Amik͵in͵o en la rond͵o
Kant͵as kant͵o͵n pri l’esper͵o.
Kaj pri viv͵o detru͵it͵a
Ŝi rakont͵as kompat͵ant͵e, —
Mi͵a vund͵o re͵frap͵it͵a
Mi͵n dolor͵as re͵sang͵ant͵e.
∗ ∗
∗ |
„Ĉu vi dorm͵as? Ho, sinjor͵o,
Kial tia sen͵mov͵ec͵o?
Ha, kred͵ebl͵e re͵memor͵o
El la kar͵a infan͵ec͵o?“