Kara Amiko!
Vi certe ricevis mian leteron. En ĝi mi laŭdis min, ke mi konstruis vere bonan radioaparaton : ĝi kaptas ĉiujn grandajn staciojn de Eŭropo. Ankaŭ vi laŭdis vin pri via ricevilo, per kiu vi havas la plezuron aŭdi tutan Eŭropon.
Sed ĉu ni komprenas ĉion? Ĉiu lando uzas sian propran lingvon. La lingvoj estas tre multaj kaj oni ne povas ilin ĉiujn lerni, ĉar ili estas tre malfacilaj. Ĉiu lingvo havas sian propran gramatikon, sufiĉe malfacilan. Oni ne povas dediĉi sian tutan tempon nur al lingvoj.
Sinjoro Long lernas per sia aparato Esperanton. Li diris, ke ĝi montras sin tre facila. Ankaŭ mi lernos Esperanton per mia aparato. Mi estis ĉe s-o Long kaj aŭdis per lia aparato esperantan paroladon el Vieno (Wien). Ĝi ŝajnis agrabla lingvo.
Lernu ankaŭ vi per via aparato. Morgaŭ estos kurso de Esperanto el Ĝenevo (Genève). Ni ne perdu nian tempon, sed kaptu la okazon, kiu sin prezentas.
Rudolfo.