Przedmowa do Języka międzynarodowego/II/III

<<< Dane tekstu >>>
Autor Dr Esperanto
Tytuł Letero (List)
Pochodzenie Język międzynarodowy
Wydawca Ch. Kelter
Data wyd. 1887
Druk Ch. Kelter
Miejsce wyd. Warszawa
Źródło Skany na Commons
Inne Cały tekst
Pobierz jako: EPUB  • PDF  • MOBI 
Indeks stron

III. Leter͵o.
Kar͵a amik͵o!

Mi prezent͵as al mi kia͵n vizaĝ͵o͵n vi far͵os post la ricev͵o de mi͵a leter͵o. Vi rigard͵os la sub͵skrib͵o͵n kaj ek͵kri͵os: „ĉu li perd͵is la saĝ͵o͵n?! Je kia lingv͵o li skrib͵is? Kio͵n signif͵as la foli͵et͵o, kiu͵n li al͵don͵is al si͵a leter͵o?“ Trankvil͵iĝ͵u, mi͵a kar͵a! Mi͵a saĝ͵o, kiel mi almenaŭ kred͵as, est͵as tut͵e en ord͵o.
Mi leg͵is antaŭ kelk͵a͵j tag͵o͵j libr͵et͵o͵n sub la nom͵o „Lingv͵o inter͵naci͵a“. La aŭtor͵o kred͵ig͵as, ke per tiu lingv͵o oni pov͵as est͵i kompren͵at͵a de la tut͵a mond͵o, se eĉ la adres͵it͵o ne sol͵e ne sci͵as la lingv͵o͵n, sed eĉ ankaŭ ne aŭd͵is pri ĝi; oni dev͵as sol͵e al͵don͵i al la leter͵o mal͵grand͵a͵n foli͵et͵o͵n nom͵at͵a͵n „vort͵ar͵o“. Dezir͵ant͵e vid͵i, ĉu tio est͵as ver͵a, mi skrib͵as al vi en tiu lingv͵o, kaj mi eĉ unu vort͵o͵n ne al͵met͵as en ali͵a lingv͵o, tiel kiel se ni tut͵e ne kompren͵us unu la lingv͵o͵n de la ali͵a. Respond͵u al mi, ĉu vi efektiv͵e kompren͵is kio͵n mi skrib͵is. Se la afer͵o propon͵it͵a de la aŭtor͵o est͵as efektiv͵e bon͵a, oni dev͵as per ĉiu͵j fort͵o͵j li͵n help͵i. Kian mi hav͵os vi͵a͵n respond͵o͵n, mi send͵os al vi la libr͵et͵o͵n; montr͵u ĝi͵n al ĉiu͵j loĝ͵ant͵o͵j de vi͵a urb͵et͵o, send͵u ĝi͵n ĉiu͵n vilaĝ͵o͵n ĉirkaŭ la urb͵et͵o, ĉiu͵n urb͵o͵n kaj urb͵et͵o͵n, kie vi nur havas amik͵o͵j͵n aŭ kon͵at͵o͵j͵n. Est͵as neces͵e ke grand͵eg͵a nombr͵o da person͵o͵j don͵u si͵a͵n voĉ͵o͵n — tian post la plej mal͵long͵a temp͵o est͵os decid͵it͵a afer͵o, kiu pov͵as port͵i grand͵eg͵a͵n util͵o͵n al la hom͵a societ͵o.


Tekst jest własnością publiczną (public domain). Szczegóły licencji na stronie autora: Ludwik Zamenhof.